Jam en la 1930-aj jaroj kaj tuj post la Dua Mondmilito oni aktivis pri esperanto inter fervojistoj danaj, precipe en Aarhus, kie okazis multaj kursoj.
20/3-1948 fondiĝis DEFA, kaj jam la sekvan jaron en majo la danoj aranĝis la unuan kongreson de Internacia Fervojista Esperanto Federacio IFEF por 159 gekolegoj. Poste DEFA aranĝis tian kongreson 4 fojojn - 1958 kaj 1973 en Aarhus, 1985 en Vejle (kune kun landaj organizoj de Norvegio, Svedio kaj Finnlando) kaj 1998 en Aalborg.
Estis kaj estas DEFA-grupoj en pluraj urboj, kaj en 1957 DEFA aliĝis al DJIF, la fervojlibertempa organizo, kie DEFA ĉiam aktive kontribuas.
Jam antaŭ longe oni komencis diskuti pri kunlaboro kun la aliaj danaj landaj asocioj, CDEL (poste DEA) kaj DLEA (ne plu ekzistas).
Neniam ĝis nun oni trovis formon, kiu kontentigas ĉiujn, kaj la kunlaboro estas limigita al unuopaj aranĝoj. "Komuna Dana Jarkongreso" neniam ĝis nun fariĝis realaĵo. Loke okazas bonega kunlaboro inter la DEA- kaj DEFA-grupoj.
Krom la kongreslaboro kaj la ĉiutagaj klubaktivecoj (prelegoj, instruado k.s.) la akiroj de DEFA estas
1. terminara laboro ekde 1951 (kadre de IFEF),
2. koresponda servo,
3. propra bulteno ekde 1948.
La historio de DEFA estas historio pri paraj ondoj - alten, malalten ... kie estas aktivaj personoj, io/multo okazas. Komence en Aarhus la ondo estis alta, ĝuste nun en Kopenhago kaj Næstved, kaj intertempe en Fredericia, Odense kaj aliloke ...
DEFA estas tutlanda organizo, kaj
1. Ĉiun fervojiston kiu ŝatus lerni esperanton,
2. Ĉiun esperantiston, kiu okupiĝas pri fervojo,
ni kore bonvenigas.