Deklaro pri internacia komunikado.


* Ni, ŝatantoj de internacia komunikado:


Punkto 1)

* Tre ĝojas pri la fakto ke estas pli kaj pli da
--internacia komunikado en la mondo;

*Vojaĝoj
*Interreto
*Radio kaj televidilo,

Punkto 2)

*Esperas ke la lingva kaj kultura diversecoj en la
--mondo ne malgrandiĝos estontece;

* Diverseco gravas kaj vigligas.

Punkto 3)

* Konsilas praktiki plurlingvismon per interpretado
--kaj tradukado ĉiam kiam praktike kaj finance eblas;

*Ekzemple kiel en la parlamento de EU.

Punkto 4)

* Opinias ke tre gravas subteni plurlingvismon kaj
--protektadon de minoritataj lingvoj;


Punkto 5)

* Pensas ke sistemo kiu postulas regadon de pluraj
--naciaj lingvoj estas maljusta kaj elitisma;

*Tro malfacile kaj temporabe ekregi plurajn
--naciajn lingvojn...

Punkto 6)

* Substrekas ke la angla hodiaŭ estas tre grava kaj
--utila lingvo por internacia komunikado;

*En la jenaj kampoj la angla lingvo estas pli-malpli domina:
*internaciaj komercado kaj
--kompanioj
*internaciaj aviado kaj ŝipado
*internaciaj sciencaj raportoj,
--revuoj kaj renkontiĝoj
*internaciaj renkontiĝ kaj projektoj
--de NRO-oj
*internaciaj televidilkanaloj
*interreto

Punkto 7)

* Supozas ke la angla plu havos tre gravan rolon por
--internacia komunikado dum la venontaj jardekoj;

* Preskaŭ ĉiuj lernejanoj lernas la anglan
--hodiaŭ...

Punkto 8)

* Rimarkas ke granda nombro da homoj ne sukcesas
--atingi altan nivelon de la angla spite al multjara
--lernado kan penado;

* Mi mem estas bona ekzemplo je tio!

Punkto 9)

* Asertas ke esperanto plurkiale estas aparte taŭga
--lingvo por internacia komunikado;

* Pli facila...
* Pli justa...
* Pli neŭtrala...
* Pli kost-efika...
* Pli sukcesa ol aliaj planlingvoj...

Punkto 10)

* Spertas ke rekta komunikado (t.e. sen interpretado
--aŭ tradukado) estas esenca por starigi komunan
--"ni-senton" inter homoj el malsamaj landoj kaj
--kulturoj;


Punkto 11)

* Bonvenigus pli da internaciaj forumoj, kontaktejoj
--kaj kontaktiloj por faciligi rektajn diskutojn,
--debatojn kaj interŝanĝon de informoj;


Punkto 12)

* Tezas ke modelo en kiu la komunikantoj pasive
--regus kaj la anglan kaj esperanton kaj aktive regus
--unu el tiuj lingvoj, estus efika kaj sufiĉe justa por
--internacia rekta komunikado;

* Ĉu ŝoko ?!

Klarigoj pri punkto 12)

* La angla estas momente tre vaste uzata en multaj
--kampoj
* Ne estas realisme ekskluzive la anglan el la ekvacio
--de internacia komunikado
* Atingi altan nivelon de skribado kaj parolado en
--la angla estas por multaj ege malfacile
--kaj do tre temporaba afero
* Atingi altan pasivan nivelon en la angla estas pli
--facile ol atingi samnivelajn aktivajn kapablojn.
* Esperanto havas multajn avantaĝojn
--rilate al internacia komunikado
* Indus iom post iom enkonduki esperanton
--en la edukaj sistemoj kaj iom poste
--en ĉiujn kampojn de internacia komunikado
* Por tiel faciligi por tiuj kiuj malfacile lernas
--la anglan partopreni en la internacia komunikado
--laŭ la modelo priskribita en punkto 12.


Punkto 13)

* Konscias ke ne eblas trovi modelon pri internacia
--komunikado kiu plaĉas al ĉiuj kaj ke enkonduki
--novan modelon postulus multjaran diskutadon,
--debatadon, esploradon, planadon kaj
--fine realigadon (unuavice en la edukaj sistemoj);


Punkto 14)

* Instigas al serioza kaj plurfaka esplorado por
--esplori la aserton en punkto 9 kaj la tezon en
--punkto 12.


"Pragmatismo"...

* "Finvenkismo"
--(Esperanto - ĉies dua lingvo)

* "Raŭmismo"
--(Ne gravas ĉu multaj lernas Eon, gravas la
--bonfarto de la Eo-komunumo.)

* "Pragmatismo"
--(La angla kaj Esperanto kune ...)


Invito...

*Invitas al ĉiuj kiuj konsentas pri la supraj
--punktoj subskribi la deklaron.

* Ĉu iu subskribus ?

Dankon pro la atento!

--Hokan Lundberg (Stokholmo, Svedio)




KEK / DEFA Kopenhago

18.06.07, Dortheavej 61.

Diskuto surbaze de la prezento de Hokan Lundberg.
(Danasvej, 9/3-2007).
Jan Niemann prezentis denove la deklaron de Hokan, kaj la 16 ĉeestantoj vigle diskutis.

Jan unue montris kaj voĉlegis la komenton de Hokan mem, kaj cetere la ĝenerala diskuto temis pri:

Oni devas distingi inter la angla kaj usona lingvo/kulturo, kiu forte influas kaj subpremas ekz-e Danion en tiuj jaroj. Kio influas, kio subpremas?
Oni ne rajtas fermi la okulojn kaj nur vidi sin mem kaj revi pri finvenko, kiu ne estas reala en la hodiaŭa mondo. Oni devas konstati kaj agnoski, kiel funkcias la mondo hodiaŭ, kaj de tie kiom eble plej efike agi.

Iu diris, ke la angla estas imperialisma lingvo, sed fakte ankaŭ la franca (se oni loĝas en Burkina Faso), la dana (se oni loĝas en Gronlando), la sveda (se oni loĝas en Laponio) kaj multaj aliaj lingvoj estas en tiu senco kaj ĝis certa grado imperialismaj - se nacio/grupoi perfortas per la lingvo.

Komentoj al la specifaj punktoj de la deklaro:

Punkto 3
Fakte temas pri tri aferoj:
. plurlingvismo
· tradukado - interpretado
· kiom eble plej multe

Punkto 5
Pluraj naciaj lingvoj => justa, elitisma
Unu nacia lingvo => maljusta, malpli elkitisma

Punkto 6
diskuto eskestis pri la vortoj 'grava kaj utila' , kaj la plimulto findecidis, ke 'uzata kaj grava' estas pli bone.

Punkto 7
Kelkaj diris, ke oni diru 'venontaj jaroj' antataŭ 'jardekoj'

Punkto 9
La diskuto estis pri precipe 'facila' kaj neŭtrala.

Esperanto estas pli facila - por kiuj? Por eŭropanoj. Do, kiam ni diskutas pri angla kaj esperanto, la ĉijna forrulos nin ĉiujn.
Esperanto estas pli neŭtrala - sed oni povas diri, ke inter koreo kaj dano la angla estas neŭtrala ...

Punkto 12
Kiel verŝajne atendite estis multaj kontraŭuloj, - multaj kredas je la finvenko. Sed, oni ne povas nur atendi la finvenkon, dum la mondo aspektas, kiel ĝi aspektas (vidu supre).

Estis tre interesa diskuto, kaj la ĉeestantoj volonte havos informojn, kiel evoluas la deklaro ... ŝanĝoj, subskriboj, agado ...

LN190607