Faka laboro
Dana Esperantista Fervojista Asocio.


DEFA ekzistas jam preskaŭ 60 jarojn, kaj dum ĉiuj jaroj la membroj aktive partoprenas la internacian laboron pri

1. traduko de fervojfakterminoj en esperanton,
2. apliko de esperanto en fakaj artikoloj.
La fakgrupo de IFEF, kies prezidanto momente estas dano, estas ofte laŭdata pro sia laboro. Eldoniĝis pluraj fervojfakaj vortaroj, ĝis formaliĝis kunlaboro kun UIC, la internacia fervoj-unio. IFEF nun kunlaboras en tiu kadro samnivele kun la naciaj fervojkompanioj, ekz-e DSB, kaj esperanto estas unu el la lingvoj en la UIC-a fervojfaka vortaro, RailLexic, kiu eldoniĝas elektronike.

IFEF eldonas neregule FervojFakaj Kajeroj (ĝis nun 12) kun fakaj artikoloj verkitaj aŭ tradukitaj de IFEF-membroj, parte surbaze de la fakprelegoj, kiuj estas grava parto de la ĉiujaraj IFEF-kongresoj.