La aktivecoj de DEFA okazas ĉefe en du manieroj:
LA FAKA LABORO
Kadre de IFEF okazas grava terminologia kaj fake aplika laboro, kiun partoprenas aktive DEFA-anoj. Vidu la hejmpaĝ-ĉapitron FAKA LABORO.
KUNVENOJ DE LA TUTLANDA ASOCIO DEFA
Post organiz-strukturaj ŝanĝoj DEFA ne plu (ekde 1/1-2008) konsistas el tri lokaj grupo. DEFA estas unu tutlanda asocio, kaj kadre de ĝi okazas kunvenoj por la DEFA-membroj. Pri kunvenprogramoj kaj -datoj vidu la hejmpaĝ-ĉapitron NOVAĴOJ aŭ DANA FERVOJISTO.
DEFA-membroj rajtas partopreni la kunvenojn aranĝitajn de KEK kaj KEKG en Kopenhago, de ÅEF en Århus, de EUN en Næstved kaj de Nordjyllands E-Forening en Aalborg.
DEFA koncentros siajn fortojn pri la fervojfaka laboro, sed tamen klopodos organizi kelkajn kunvenojn.
DEFA deziras tiel signi, ke ni daŭre vivas, kvankam en alia maniero.
Bonvenon al la ŝanĝita situacio.