Komence de la 20a jarcento iniciatis bravaj homoj internacian kunlaboron inter esperantistaj fervojistoj, kaj post dummilitaj interrompoj fondiĝis la 4-an de aŭgusto 1948 IFEF, kiu daŭre "vivas" kaj aktivas.
Danaj fervojistoj ĉeestis la fondiĝan kunvenon, kaj ili kuraĝe invitis al la unua internacia kongreso en Aarhus en majo 1949. Ekde tiam IFEF kongresas ĉiujare en majo/junio.
Oni sufiĉe frue starigis fakan komisionon, kiu ankoraŭ ekzistas, kaj kiu
1. prizorgas fakprelegajn programerojn dum la kongresoj,
2. laboras pri terminaraj aferoj,
3. akcelas la (fervoj-)fake aplikan flankon de esperanto.
La terminara laboro estis kaj estas tre ampleksa, kaj daŭris multajn jarojn, ĝis oni eldonis fervojan terminaron. Ĉiam oni laboras surbaze de la fakvortaro de UIC (Internacia Fervojunio), kaj nun la Faka Komisiono de IFEF vere kunlaboras kun UIC kaj havas konsilantan staton ĉe UIC, same kiel la fervojaj kompanioj. Eble tiu tuta afero estas la plej grava fak-rilata atingo de IFEF.
La leĝdona instanco de la federacio estas la komitato, al kiu elektas ĉiu landa organizo reprezentantojn. La komitato elektas la estraron.
IFEF-estraranoj multe stimulis al starigo de landa organizo en pluraj landoj, ekz-e Italio, Svedio, Jugoslavio, Hispanio kaj Ĉeĥoslovakio.
Ekde 1954 IFEF laboras kadre de FISAIC, la internacia federacio de fervojlibertempaj kulturaj fakoj, kaj la landaj organizoj de IFEF estas en siaj landoj FISAIC-sekcioj. En pluraj landoj kun helpo de IFEF FISAIC sukcesis starigi landan asocion.
Junulara sekcio komencis aranĝi skisemajnojn internaciajn ĉ. 1960 - la junulara sekcio ne plu ekzistas, sed la skisemajnoj jes.
DEFA-anoj ekde la komenco forte partoprenas la fakan kaj estraran laboron - partoprenas kaj aranĝis kongresojn kaj skisemajnojn.