Nyheder - esp

Novaĵoj
Dana Esperantista Fervojista Asocio.
Kontaktulo pri novaĵoj: Lene Niemann, Hovedvagtsstræde 9E, 1, 3000 Helsingør
Tel. 49 26 13 19 - retadreso: niemann@kabelmail.dk
DEFA:
Kunvenoj okazas kunlabore kun EUN, - se ne alio estas indikita - en ties kunvenejo Grønnegade 10 B, Næstved, je horo 19.00.
Je kunveno kun danlingva prelego okazos komuna manĝado je h. 18.00. Anoncu vin al la kontaktulo, se vi deziras partopreni tion.
KUNVENOJ:

Voko al fervojistoj, fervoj-amikoj kaj -interesuloj:

Fervojfaka ekskurso okazos dum la 96a UK merkrede, la 27an de julio.

Ni vizitos la kopenhagan Metro-kompanion.

En la ekskurs-parto, kiu okazos en la Metroa regejo/bontenadcentro, povas partopreni nur 50 personoj - do, anoncu vin ĉe Jan NIEMANN (niemann@kabelmail.dk) por esti certa havi lokon.

Se vi volas ne partopreni tiun parton, sed kuniri poste al la centro de Kopenhago - interkonsentu kun Jan Niemann ankaŭ pri tio.


Fervojfaka, senpaga ekskurso dum la 96-a UK en Kopenhago.

Merkrede la 27an de julio ni renkontiĝos je la 10horo en la haltejo Vestamager, sur la kajo (vidu la foton).

La kongresejo Bella Center situas tuj ĉe Bella Center haltejo, kaj estas SURtera parto de la metroo, vi povas facile sekvi la fervojon al Vestamager, distanco ĉ. 2 km. Por iri per la metroo, vi bezonas 2-zonan bileton aŭ unu tondon en blua tondkarto.

Ni estos gvidataj tra la regejo/bontenadcentro de la metroo, kaj poste ni iros al la centro de Kopenhago, kie momente oni konstruas la Cityring, ringlinion, kiu estos tria etapo de la metroo.

Se vi volas legi pli pri la metroo, en FFK8 kaj FFK19 aperis artikoloj. Se vi havas demandojn, skribu al Jan NIEMANN (niemann@kabelmail.dk) aŭ turnu vin al li dum la fervojista kontaktkunveno dum UK.

Ĝis en Kopenhago salutas DEFA.


Programo

Gvidata vizito en la trajnpretigcentro ĉe Metro-stacio VESTAMAGER (du Metro-staciojn for de BellaCenter, kie okazos la UK). Poste ni iros al la centro de Kopenhago, kie ni vizitos kelkajn lokojn, kie oni momente laboras kaj konstruas la nova Ringlinio.

Pliajn kaj detalajn informojn ni donos poste - en Dana Fervojisto, en IF kaj en hejmpaĝaro de ambaŭ.


Aliaj esperanto-aktivecoj:

Ni ne plu listigas la programojn de KEK, Esperanto-Kulturgrupo EKG, EUN kaj ÅEF. Estonte bonvolu mem informigi ĉe la adresoj menciitaj sube.

Kopenhago

Kunvenoj de KEK (prezidanto: Betty Chatterjee, tel 38 89 10 13, retadreso: kek@esperanto.dk) - okazas en Kulturhuset, Tomsgårdsvej 35, 2400 Kbh NV. Vidu ankaŭ: www.esperanto.dk

Næstved:

Kontaktulo pri DEFA: E Henning Olsen, Manøvej 6, 4700 Næstved,
tlf 55 72 73 77, retadreso: eho-esperanto@stofanet.dk
Kunvenoj okazas en kunlaboro kun Esperanto-Unuigo de Næstved, kies kontaktulo estas Grete Nielsen, Bogensevej 37, 1-185, 4700 Næstved, tel 55 72 12 40.
Kunvenoj okazas normale en
Grønnegade 10B, konstruaĵo 10, ĉambro 111
ordinare je h 19.30, escepte de la mallumaj vintraj monatoj, kiam ili okazas posttagmeze.

La klubo ĵus nun preparas starigon de "Hejmpaĝo", kiu i.a. enhavas la programon de la klubo.
Vidu (= klaku je:) - www.esperanto-i-naestved.dk

Århus:

Kontaktulo pri DEFA:
Adreso de la prezidanto. Kunvenoj okazas kunlabore kun la Esperantoklubo de Århus en
Seniorcentret, Østergade 30, dua etaĝo je h 19.30.

****************