Statuto
Dana Esperantista Fervojista Asocio - DEFA

§ 1. Nomo, konsisto kaj aparteneco:
1.1 La nomo de la asocio estas: Dana Esperantista Fervo­jista Asocio.
     Kiel mallongigo: DEFA. La dana nomo estas:
     Dansk Jernbane Esperanto Forening.

1.2 La asocio estas tutlanda.

1.3 DEFA estas faka kultura organizaĵo neŭtrala rilate al religio,
     politiko kaj sociaj rilatoj.

1.4 DEFA hejmas en Esperantosektionen, DJF. DEFA estas landa asocio
     de Internacia Fervojista Espe­ran­to-Federa­cio (IFEF) kaj
     agnoskas la statu­ton kaj regu­laron de tiu organizaĵo.

2. Celoj:
2.1 Disvastigi la uzadon de la internacia lingvo Esperanto inter
     danaj fervojistoj, ĉe fervojistaj organizaĵoj kaj fervojaj instancoj.

2.2 Laŭeble aranĝi aŭ apogi Esperanto-instruadon kaj -kunvenojn
     kaj kontaktigi aktivajn kaj emeritajn fervojistojn, kiuj scipovas
     aŭ lernas Esperanton.

2.3 Kontribui al la faka klerigo kaj ĝenerala kulturo de la membroj.

3. Membrokategorio:
Ĉiu, kiu povas esti membro de DJF, havas elementan konon pri Esperanto kaj agnoskas ĉi tiun statuton, povas fariĝi membro de DEFA. Ili aŭtomate estas IFEF-membroj.

4. Estraro:
DEFA estas gvidata de estraro, kiu estas elektata laŭ sistemo prezentita en la regularo.

5. Bulteno:
DEFA laŭeble eldonas bultenon, kies redaktoron elektas la estraro.

6. Revizio:
La bilancoj estu aprobataj de la estraro. Ili estu reviziataj de unu en la ĝenerala kunveno elektita revizoro. La bilancoj estu prezentataj al la ĝenerala kunveno en reviziita stato.

7. Estrarelekto:
La ĉiujara ĝenerala kunveno elektas estraron.

8. Ĝenerala kunveno:
8.1 La ĝenerala kunveno estas la plej alta instanco de la asocio.

8.2 Ĝi estu anoncata plej malfrue 14 tagojn antaŭ ĝia okazigo.
      Ordinara ĝenerala kunveno okazas ĉiujare en la printempo
      antaŭ la IFEF-kongreso.

8.3 Eksterordinara ĝenerala kunveno povas okazi, se la estraro deziras
      aŭtion, aŭ se kvarono de la membroj skribe postulas tion.

8.4 Proponoj, kiuj estu pritraktataj de la ĝenerala kunveno, devas esti
     en la manoj de la prezidanto plej malfrue 8 tagojn antaŭ
     la okazigo de la kunveno.

8.5 La tagordo de la ordinara ĝenerala kunveno devas enhavi minimume
     jenajn punktojn:
     1. Elekto de vortgvidanto kaj protokolanto.
     2. Aprobo de la protokolo.
     3. Raportoj
        a) de la prezidanto
        b) de la kasisto
     4. Venintaj proponoj.
     5. Kotizo.
     6. Elektoj
        a) estraro
        b) unu revizoro kaj unu anstataŭanto
     7. Eventualaĵoj.

8.6 Je voĉdono simpla plimulto decidas, escepte en kazo de statutŝanĝo,
     kie necesas plimulto de 2/3 de la ĉeestantoj.

9. Kotizo:
La baza kotizo estas po 152 DKK jare (stato 2000). ĉiujare la kotizo estas regulata per la sama procentaĵo, per kiu reguliĝas la individua DJF-kotizo, rondigita al sumo dividebla per 4 al plena krono. La kotizo por la venontaj du jaroj estas publikigata en la unua - post la reprezentantara kunveno de DJF - numero de la bulteno aŭ alimaniere al la membroj. Abonprezon de Dana Fervojisto kaj Internacia Fervojisto fiksas la estraro.

10. Likvido:
10.1 Likvido de la asocio estas ebla nur per du sinsekvaj ĝeneralaj
      kunvenoj, kun interspaco de minimume 14 tagoj, kie minimume
      2/3 de la ĉeestantoj voĉdonas por la likvido.

10.2 En okazo de likvido la posedaĵo de la asocio estu donata al
      la Esperanto-movado prefere laŭ decido de la ĝenerala kunveno.
      Tamen oni prokrastu la disdonadon 5 jarojn.

La supra teksto validas ekde la 1/1-2008 laŭ decido de la ĝenerala kunveno 19/11-2007.


Regularo por DEFA

Al 3. La estraro devas instigi al membroj fariĝi individuaj membroj de DJF.

Al 4. La tagan gvidadon de la asocio prizorgas estraro. La ĉiujara ĝenerala kunveno elektas la estraron, kiu konsistas el minimume jenaj funkcioj:

  • prezidanto (prez.)
  • sekretario (sekr.)
  • kasisto (kas.)
  • komitatano al IFEF (kom.)

    Elektoj okazu tiel:

  • en paraj jaroj: prezidanto kaj sekretario
  • en neparaj jaroj: kasisto

  • ĉiun trian jaron: 2007, 2010 komitatano (laŭ statuto de IFEF.
       Ĝenerala Regularo 12, al 1) kaj 2) a) kaj c).

    La estraro okazigu laŭbezone estrarkunsidojn.

    Labortaskoj de la funkcioj:
    prez.:

  • prizorgi rilatojn al DJF
  • pere de Dana Fervojisto aŭ alimaniere informi al la membroj
       pri DJF-aranĝoj interesaj por DEFA-membroj
  • verki raporton pri la IFEF-kongreso al DJF
  • voki al estrarkunveno, prizorgi ties tagordon kaj
       gvidi la kunvenon
  • prizorgi eksterajn rilatojn al DSB + aliaj fervojaj instancoj kaj DEA
  • prizorgi la DEFA-arkivon
  • verki novjaran saluton por la membroj (pere de Dana Fervojisto).

  • sekr.:
  • prizorgi protokolon de estrarkunvenoj

  • kas.:
  • prizorgi la kalkulaĵon kaj prezenti ĝin al la ĝenerala kunveno

  • kune kun la prezidanto fari budĝeton al DJF rilate i.a. subvencion por
    DEFA (inkl IFEF-kotizon)
    IFEF-komitatano (kune kun la kom.)
    diversaj DJF-fondusoj
  • pagi DJF- kaj IFEF-kotizojn

  • kalkuli kaj publikigi la venontan DEFA-kotizon kaj la abonprezon
       por Dana Fervojisto kaj Internacia Fervojisto

  • enkasigi kotizon

  • prizorgi la membroliston

  • raporti al DJF pri DEFA-membronombro

  • kom.:
  • rilate IFEF-kongresojn partopreni kiel komitatano kaj eventuale
       kiel FK-kunlaboranto
  • pere de Dana Fervojisto informi pri la IFEF-kongreso kaj pri
       vojaĝplanoj
  • verki la jarraporton al la ĉefkomitatano de IFEF
  • prizorgi la fakan laboron flanke de DEFA en IFEF, t.e. i.a. certigi
       fakprelegon
  • prizorgi la terminaran laboron de DEFA en IFEF,
       t.e. i.a. gvidi la DTG.

    Al 8. Regularo por ĝenerala kunveno de DEFA

    La ĝenerala kunveno elektas vortgvidanton. La vortgvidanto gvidas la kunvenon.
    La ĝenerala kunveno elektas protokolanton, kiu protokolas la traktojn de la ĝenerala kunveno. La protokolo devas enhavi la diskuttemojn, la decidojn kaj la ĉefajn trajtojn de la debato.
    Je ĉiuj voĉdonoj, inkluzive pri la raporto de la prezidanto, validas simpla plimulto de la donitaj voĉoj, escepte de voĉdonoj pri statutŝanĝoj, ĉe kiuj estas postulata 2/3 plimulto de la ĉeestantoj.

    Skriba voĉdono okazas, se tio estas postulata. Cetere voĉdonoj okazas per manlevado.

    Ŝanĝpropono devas esti liverata skribe al la vortgvidanto kun la nomo de la proponanto.

    Al 9. Kotizpagado
    La membroj pagu kotizon unu aŭ du fojojn jare.

    Eksmembriĝo povas okazi kun unumonata averto je fino de duonjaro.

    Je kotizŝuldo pli ol unu jaron la koncerna membro ricevu admonon pri enpago de la ŝuldo. Kaze de nepago eksmembrigo efektiviĝos post 1 monato.